has abstract
| - Albert Heber Longman (24 June 1880 – 16 February 1954), also often referred to as Heber Longman or Heber Albert Longman, was an Australian newspaper publisher and museum director of British origin. (en)
- Albert Heber LONGMAN (24a de Junio 1880 – 16a de Februaro 1954), ofte nomita ankaŭ Heber Longman aŭ Heber Albert Longman, estis aŭstralia artikulisto kaj muzedirektoro de brita deveno. Interesita en la natura historio de la areo, Longman kolektis botanikajn specimenojn kaj helpis establi la lokan klubon de kamponaturalistoj. En 1911 li publikigis libron – nome The Religion of a Naturalist – kiu montras lian filozofian sintenon kiel agnostikulo. En 1911 Longman translokiĝis al Brisbano por ekhavi postenon kiel membro de la stabanaro de la Kvinslanda Muzeo, kie iĝis Acting Director en 1917 kaj Direktoro en 1918. Tie la ĉefa fokuso de liaj interesoj ŝanĝiĝis el botaniko al zoologio, speciale al paleontologio de vertebruloj, priskribante novajn genrojn de fiŝoj, maraj reptilioj, dinosaŭroj kaj marsupiulo. Li deziris fari la Muzeon pli edukan institucion, ol stokejo de fosilioj. Li akiris por la Muzeo kelkajn skeletojn de dinosaŭroj, inklude tiun de Rhoesaurus Brownei. Li publikigis proksimume 70 artikolojn kiuj aperis en Memoirs of the Queensland Museum. Li verkis ankaŭ popularan kolumnon – nome Nature’s ways – en la gazeto Brisbane Courier-Mail. (eo)
|